Belfrido de Gento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
La belfrido de Gento

Oni verŝajne komencis konstrui la belfridon de Gento antaŭ la jaro 1314, la jaro de kiam datas la unuaj kalkuloj. Plano en la muzeo De Bijloke estas de Jan Van Haelst; arkitekto. En 1323 la unuaj kvar konstrutavaloj (de entute ses planitaj) estis pretaj. Inter 1377 kaj 1380 oni konstruis provizoran lignan turokronadon. Sur tiu estis levita la legenda 'Drako de Gento'.

Dum la sekvanta jarcento la turpinto regule estis adaptita. La konstruado de la Lakenhal - drapohalo, kiu situas tuj apud la Belfrido, oni ekis en la jaro 1425 kaj finis en la jaro 1445. De la 11 planitaj traveoj estis konstruitaj nur 7.

En 1903 oni kromkonstruis la kvar mankantajn traveojn laŭ la originalaj planoj.

La Belfrido de Gento ekde 1999 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.