Károly Benkő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benkő Károly)

BENKŐ Károly (1910 - 10-an de julio 1992) estis unu el la elstaruloj de la Esperanto-movado en Debrecen kaj ĝia regiono.

En la jaro 1910 li naskigis en Arad (nun en Rumanio).La studentoj de la hungara gimnazio devis trapasi ekzameron en la rumanlingva liceo "Moise NICCARA". En la jaro 1927 – en la cetere vigla E-vivo de la urbo - okazis eĉ lingvokurso Esperanta. Tie li finis kurson en 1927. Lia kursgvidanto estis Jozefo LANG. Precipe hungaroj, judoj kaj germanoj aliĝis al la movado, ne sentante tie nacian diskriminacion en la tiama reĝa Rumanio (kun d-ro FERENCZI (ferenci), la prezidanto de la loka grupo; s-anino Böske BUCZI (beŝke buci), juna laboristino eminente parolanta nian lingvon; s-ro Imre SALAMON (ŝalamon), unu el la plej fervoraj esperantistoj).

En 1930 li iĝis universitata studento en Debrecen, li aliĝis al la socialdemokrata partio kaj jam komence de la 30-aj jaroj li ekvizitis laboristhejmon. Li havis bonan rilaton kun Dezső VÉGH (deĵe veg), loka gvidanto de la partio. El inter la esperantistoj li kontaktiĝis kun pluraj burĝaj kaj laboristmovadaj aktivuloj. Interalie, li estis en bona rilato kun la prezidanto de la burĝa grupo, s-ro Géza Berki, tribunala kontorgvidanto kaj multe li parolis kun la entuziasma József B0CZÁN (joĵef bocan), li plurfoje paroladis esperantlingve kun Sándor Tóthfalusi (ŝandor totfaluŝi) en la debrecena malliberejo. Post la landliberiĝo (1945) li laboris kiel sendependigita partia funkciulo dum pluraj jaroj en Debrecen, Szolnok (solnok) kaj Budapeŝto, en la partia centro. Li partoprenis la ideologian antaŭpreparon por unuigi la du laboristajn partiojn, poste li gvidis partian altlernejon en Debrecen. Post multe da nervostreĉa laborado li grave malsaniĝis kaj nur en la sesdekaj jaroj li reokupiĝis pri Esperanto.

Kiel respondeculo pri ŝtata instruado de Esperanto en la tiama 12-a Teritoria Komitato de HEA li multe kontribuis al la bela sukceso: 15 A-, 10 B- kaj 10 C-diplomitoj en la departemento Hajdú-Bihar. En 1966 li aktive partoprenis en la 51-a Universala Kongreso en Budapeŝto. Li mem instruis en bazaj, mezaj kaj alta lernejoj kaj universitato. Ekde 1971/72 li sisteme instruis Esperanton en la Pedagogia Altlernejo en Debrecen.

Malgraŭ tiu ĉi nekrologa rememoro mi devas mencii, ke oĉjo Karlo - certe pro sia nervomalsano - plurfoje spektaklece retiriĝis el la loka E-movado, sed mi rekonu, ke li ĉiam reaperis preta por daŭrigi la laboron.

En 1974 li komencis gvidi literaturan kaj konversacian rondon en Debrecen. Tie mi ekkonis lin. Per analizado de elstaraj literaturaj verkoj kaj ilia E-versio li elformis vere altan nivelon por tiu literatura rondo. Li poste aktivis kiel respondeculo pri la ŝtata instruado de Esperanto en la Debrecena Komitato. En 1981 oni instruis la internacian lingvon en dek diversgradaj lernejoj de Debrecen.