Birda Direktivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Birda Direktivo (pli oficiale konata kiel Konsilia Direktivo 2009/147/EC pri konservado de naturaj birdoj) estas eŭropunia direktivo adoptita en 2009. Ĝi anstataŭis la Konsilian Direktivon 79/409/EEC de 2a de aprilo 1979 pri konservado de naturaj birdoj kiu estis kelkajn fojojn modifita kaj, tiele, iĝis tre malklara. Ĝi celas protekti ĉiujn eŭropeajn naturajn birdojn kaj la habitatojn de listitaj specioj, ĉefe per la apliko de Protektita birda areo (ofte konataj laŭ mallongigo PBA).