Boeing B-17 Flying Fortress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boeing B-17F
B-17 "Flying Fortress"
B-17 ĉe atako en Eŭropo

La Boeing B-17 (Flying Fortress ~ fluganta fortikaĵo) estis malpeza bombaviadilo de Usono dum la dua mondmilito. Ĝi estas la plej konata bombaviadilo de la Usona aerarmeo en la dua mondmilito. Ĝi estas konata pro tio, ke ĝi eĉ spite al gravaj damaĝoj povis hejmenflugi. La angla kromnomo "Flying Fortress" venas el komikso de la 1940-aj jaroj: "Stratosphere Jim and his Flying Fortress" de Oskar Lebeck kaj Gaylord DuBois.

Historio

La prototipo (modelo 299) flugis unuafoje la 28-an de julio 1935 kaj kraŝis pro eraro de la piloto. Laŭ modifoj por la armeo, la prototipo Y1 B-17 flugis en januaro de 1937. La unua serie produktita aviadilo estis liverita por la usona aerarmeo la 20-an de oktobro 1939 (B-17B). Ĝi havis la motoron de kvar Wright R-1820-51 (stelmotoro) kun ĉevalpovo de 1.000. Oni produktis pluajn 38 maŝinojn.

En 1940 ekflugis B-17C (1200 ĈP), en 1941 B-17E (atingopovo 5300 km sen ŝarĝo), en 1942 B-17F (atingopovo de 7.110 km sen ŝarĝo, nova naza parto; kapacito de 4,7 tunoj da bomboj), en 1943 B-17G. La Boeing produktis entute 12.731 B-17-aviadilojn.

Gravaj bombardoj kun tiu tipo

Teknikaj datenoj

Boeing B-17G
Mezuro Datenoj
Longo    22,80 m
Alto    5,85 m
Enverguro    31,63 m
Flugila surfaco    141,90 m²
Malplena maso    14.855 kg
Starta maso (maks)    29.700 kg
Motoro    Kvar Wright R-1820-97 Cyclone naŭcilindraj stelmotoroj po 1.200 ĈP ĉe 2300 U/min
Maksimuma rapido    485 km/h
Flugrapido    296 km/h
Maksimuma atingopovo    6.034 km sen bomboj
Atingopovo    2897 km kun normala ŝarĝo, 1.760 km kun maksimuma ŝarĝo
Maksimuma flugalto    11.920 m
Skipo    6-10
Armiloj    13 Browning maŝinfusiloj (12,7 mm), maksimume 5.800 kg da bomboj (norma ŝarĝo = 2.724 kg)