Botulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botokso

Botox (botokso) estas sensulkiga medikamento, plej populara en Usono.

La nomo Botox estas mallongigo de botulinum toxin, kiu estas la angla nomo de botulino, veneno produktata de la bakterio botulo. Tiu ĉi veneno apartenas al la plej fortaj venenoj: 0.001 mg/korpopeza kg kaŭzas morton. La maldensigitan varianton oni uzas kiel muskol-paralizilon per injektado.

Antaŭ la 1990-aj jaroj, ĝi estis konata kiel potenciala amasmurda armilo, poste kiel senspasmigilo. Hodiaŭ oni uzas ĝin en la plastika kirurgio. Oni injektas ĝin - plej ofte al la ĉirkaŭo de la okulo - por glatigi ekzistantajn faltojn, per malhelpo de la muskolmoviĝoj.

Ĝi efikas post kelkaj tagoj sed restas efika nur kelkajn monatojn. Trouzo de botokso kaŭzas senespriman vizaĝon.

Vidu ankaŭ