Saltu al enhavo

Burton (Kantono King, Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Burton estas nemunicipiĝinta komunumo en Kantono King (Vaŝingtonio). Ĝi estas historia ĉestranda loĝregiono en Insulo Vashon. La urbeto Burton situas ĉe la istmo inter du golfetoj, Inner resp. Outer Quartermaster Harbor. Ĝin nomis en 1892 s-ino Miles Hatch memore de sia hejmurbo, Burton, Ilinojso. En tiu jaro oni komencis evoluigi la lokon, kaj fondiĝis kolegio kaj vendejo. Industrioj tiutempaj inkluzivis arborikoltado, ŝindofabrikadon, kaj brikfaradon.

Malnova poŝtkarto montras Burtonon ĉ. 1910. Kolegio Vashon videblas supre kaj dekstre.
Detala mapo pri Insulo Vashon (Vaŝintonio)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Camp Burton, tendumejo/kunvenejo en Burton, Kantono King (en la angla)