Câlnic (Alba)
Câlnic (Alba) (kilnik) (hungare:Kelnek, germane: Kelling) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sebeş. En 1910 ĝi havis 1 072 loĝantojn (rumanoj, germanoj), en 1992 1 209 (rumanoj, 4% germanoj). Ĝia unua mencio estas en 1269. Ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi: Deal, Cut.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Vidindaĵo
- saksa fortresopreĝejo apartenanta al Monda Heredaĵo