CGI

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CGI signifas angle Common Gateway Interface (komuna pordega interfaco). Per ĝi, TTT-legilo povas konektiĝi al programoj rulantaj ĉe servilo. Tiuj programoj generas paĝojn dinamike, kiujn la reta servprogramo pasigas al la legilo. La CGI-normo ankaŭ permesas transdoni informon de la foliumo al la programo ĉe la servilo.

Ekzemplo estas ĉi-tiu Vikipedio. Verkistoj povas per TTT-legilo enmeti artikolojn, kiuj pasigatas al la vikiprogramo per CGI. Ricevinte la artikolon, la vikiprogramo generas respondan paĝon, kiun la servilo pasigas al la legilo.

CGI-programoj estas ofte skribitaj en lingvo Perl, sed tio ne estas necesa. Ankaŭ uzata estas Python, Ŝela programetoj kaj eĉ Lispo.

La CGI-normo haveblas ĉe http://hoohoo.ncsa.uiuc.edu/cgi/overview.html (Servilo ne trovita)