Calouste Gulbenkjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Calouste Sarkis GULBENKJAN (n. 23-an de marto 1869 en Üsküdar (Istanbulo); m. 20-an de julio 1955 en Lisbono) estis brita internacia aganta naftokomercisto kun armena deveno.

Calouste Gulbenkjan

Li naskiĝis kiel filo de Sarkis kaj Dirouhie Gulbenkjan. Lia patro laboris ĉe la sultano kaj estis bonhava armena lampolea komercisto. Liaj gepatroj apartenis al plej famaj armenaj familioj, kiuj povas rekonduki la familiajn radikojn ĝis en la 4-a jarcento. Liaj antaŭuloj estis princoj de Reĥduni, terposedantoj ĉe Van-lago.

Li studis en Marseille, ĉe King’s College en Londono, kiun li finis en 1887 kun inĝeniera diplomo kaj estis jam en 1891 konsilanto de la sultana korto pri naftodemandoj.

Li estis en 1911 kunfondinto de Iraq Petroleum Company kun 15 procento, sed li baldaŭ forvendis ĝin kontraŭ ĝismorta profita parto de 5 procentoj. Tiu igis lin tiutempe unu el la plej riĉaj homoj de la mondo kaj alportis por li la karesnomon "Mister Five Percent".

Li akiris en 1902 britan ŝtatanecon, ekde 1915 vivis en Parizo, en 1942 fuĝis al neŭtrala Portugalio, Lisbono.

Literaturo

  • Hewins, Ralph (1958): Mister 5%. Das Leben des Ölmillionärs Caloust Gulbenkian. München: Süddt. Verlag. 308 S., 6 Taf.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

fondaĵo Gulbenkjan