Cary Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cary Grant en North by Northwest.

Cary GRANT [keri grent] (realnome Alexander Archibald LEACH; naskiĝis la 18-an de januaro 1904 en Bristol, Anglio; mortis la 29-an de novembro 1986 en Davenport, Usono) estis brita/usona aktoro.

Grant komencis sian karieron en brita teatro, sed post turneo en Usono li spontane decidis resti tie. En 1927 li eklaboris en la Broadway-teatro kaj en 1931 li transloĝiĝis al Hollywood por dediĉi sin al la kinolaboro. Sian unuan grandan sukceson li gajnis per la komedio Bringing up Baby en 1938. Krom en komediaj filmoj lia eleganta ĉarmo ankaŭ konvinkis la publikon en krimfilmoj direktoritaj de Alfred Hitchcock. En 1970 Cary Grant, kiu ekde 1942 estis usona civitano, gajnis Honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.

Filmoj

  • I’m no Angel (Usono, 1933)
  • Bringing up Baby (Usono, 1938)
  • Only Angels Have Wings (Usono, 1939)
  • The Philadelphia Story (Usono, 1940)
  • His Girl Friday (Usono, 1940]
  • My Favorite Wife (Usono, 1940)
  • Suspicion (Usono, 1941)
  • Arsenic and Old Lace (Usono, 1944)
  • Notorious (Usono, 1946)
  • The Bishop’s Wife (Usono, 1947)
  • I Was a Male War Bride (Usono, 1949)
  • Crisis (Usono, 1950)
  • Monkey Business (Usono, 1952)
  • To Catch a Thief (Usono, 1956)
  • House Boat (Usono, 1958)
  • Indiscret (Usono, 1958)
  • North by Northwest (Usono, 1959)
  • That Touch of Mink (Usono, 1962)
  • Charade (Usono, 1963)