Catherine Millet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine Millet

Catherine Millet (Bois-Colombes, Francio, 1-a de aprilo 1948) estas franca verkistino kaj arta kritikistino. Ŝi fondis la ĉiumonatan revuon pri arto Art Press fine de 1972. Ŝi verkis multajn verkojn kaj eseojn pri arto kaj la polemikan aŭtobiografian romanon La vie sexuelle de Catherine M., en kiu ŝi rakontas siajn seksajn spertojn, ekde la infana masturbado ĝis la grupa seksumado.