Charles Mangin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo Charles Mangin.

Charles Marie Emmanuel Mangin (Sarrebourg, 6-a de julio de 1866Parizo, 12-a de majo de 1925) estis generalo de Francio dum la Unua Mondmilito. Li estis konata ankaŭ kiel "la buĉisto", estis vundita trifoje en Afriko antaŭ la milito.

Estis bone konata lia maltimigo per kiu li riskis la vivon de siaj soldatoj. Iel la tempo pasinta en Afriko konvinkis lin, ke la afrikaj soldatoj povis plie rezisti kaj suferi doloron ol la eŭropanoj, kaj, kie eblis, li uzis la afrikajn soldatojn por la unua tajdo de atako. Oni diris ke, post la milito, li estis la ununura franca generalo kiu povis ripozi ĉe stratangulo uniforme sen ke venu mansaluti lin eĉ ne unusola veterano. Tamen oni povas diri ankaŭ, ke Mangin ne petis al siaj soldatoj fari kion li mem ne faras. Kiam li estis jam 50jaraĝa, ankoraŭ kondukis la atakojn persone kaj malofte atakis sen prepari ĉiun detalon rigore

Rolo en la Batalo apud Verdun

La 24-a de septembro de 1916, en la Batalo apud Verdun, la francaj trupoj de la generalo Charles Mangin avancis laŭlonge de fronto de 6 km kaj rekonkeris Douaumont kaj Thiaumont. Per tiu remalfermo de la franca atakaro, la germanoj perdis sian lastan esperon superi la aliancanojn en la fronto de Verdun. La francaj atakoj pluis dum la monato oktobro kaj la germanoj abandonis Vaux novembre. Fine de tiu jaro, la francoj estis rekonkerintaj plej el la lokoj kiujn ili devis abandoni februare.

[1]

Referencoj

  1. http://www.1y2gm.com/t81-verdun-morder-y-resistir