Cicernakaberdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cicernakaberdo Memorejo de la Armena Genocido

CicernakaberdTzicernakaberd armene: Ծիծեռնակաբերդ; ruse: Цицернакабéрд) estas monumento starigita memore al la viktimoj de la genocido, kiun suferis la armenoj ekde 1915 ĝis 1923.

Ĝi estis konstruata apud la Muzeo de la Armena Genocido sur monteto, okcidente de la rivero Hrazdan kaj proksime de la urbo Erevano, la ĉefurbo de Armenio.

Etimologio

La armena vorto Ծիծեռնակաբերդ ("fortikaĵo de la etaj alaŭdoj") estas kunmetita nomo ekde la radikoj de la vortoj ծիծեռնակ ("alaŭdeto") kaj բերդ ("fortikaĵo") kun la aglutina infikso ա.

Historio

Dum jaroj la armenoj suferis trouzojn, masakrojn kaj torturojn de la Osmanida Imperio

La konstruado komenciĝis en 1966 (dum la soveta epoko) pro la Manifestacioj en Erevano 1985, en kiuj miliono da homoj manifestaciĝis en Erevano dum 24 horoj por solene memori la 50-an datrevenon de la Armena Genocido. La konstrulaboroj komenciĝis en tiu jaro kaj finiĝis en 1968.

Monumentoj

  • La steleo: Monumento el 44 metroj kiu celumante ĉielen, signifas la renaskiĝon de la armenoj. Ĝi troviĝas apud la dek du grandaj slaboj. Ĝi estis farita el bazalto.
  • La dek du slaboj: Ĝi estas formata el dek du grandaj slaboj el griza bazalto, kiuj reprezentas la 12 provincojn perditajn en la nuna teritorio de Turkio. Ene de ili, je profundeco de 1,5 m troviĝas la eterna flamo, funebrosimbolo.
  • La murego: De 100 metroj, ĝi havas la nomojn de la urboj kaj vilaĝoj armenaj en kiuj estis okazigitaj la masakroj. Proksime de la muzeo estas plantitaj abioj de pluraj elstaruloj kiel Anatole France, Arnold SchwarzeneggerJacques Chirac memore kaj agnoske de la Armena Genocido.

Tradicioj

Karekino la 2-a kun aliaj religiaj gvidantoj ĉe la eterna flamo

La 24-a de aprilo estas nacia memortago, en kiu la loĝantoj de Erevano kaj aliaj regionoj de Armenio kaj eĉ venintaj de la armena diasporo, reprezentitaj de siaj politikaj gvidantoj kaj de la Nacia Eklezio procesias ĝis la monumento. Preskaŭ la tuta loĝantaro de la urbo ĉeestas ĉi tiun memortagon, ofertante florojn al la monumento, kiu ankaŭ ricevas vizitojn de turistoj.

Muzeo

En 1995, subtera malgranda ronda muzeo malfermiĝis en la alia ekstremo de la parko kie eblas informiĝi pri la bazaj okazintaĵoj de 1915. Kelkaj fotoj faritaj de germanaj fotintoj (aliancitoj de Turkio en la Granda Milito, kaj kelkaj publikigaĵoj pri la genocido troviĝas ĉi tie. Proksime de la muzeo troviĝas loko kie eksterlandanoj plantis arbojn memore de la viktimoj..

Galerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Oficiala retpaĝaro de la Muzeo (armene, turke kaj angle)