Cienfuegos (urbo)
Cienfuegos | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo municipo de Kubo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 55100–55500 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 164 924 (2012) [+] | ||||
Loĝdenso | 495 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 9′ N, 80° 26′ U (mapo)22.145555555556-80.436388888889Koordinatoj: 22° 9′ N, 80° 26′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 25 m [+] | ||||
Areo | 333 km² (33 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cienfuegos [+] | |||||
Cienfuegos, konata kiel La Suda Perlo, estas unu el la plej gravaj havenoj en la suda marbordo de Kubo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco (antaŭe apartenis al la provinco Las Villas). Ĝi estis fondita pro la intereso de la registaro de la hispana kolonio krei novajn urbojn en la insulo, la 22an de aprilo 1819 de francaj kaj hispanaj riĉuloj en eksterordinara golfeto kiun uzis piratoj kaj korsaroj kiel rifuĝejo.
La arkitekturo de la urbo konservas abundan novklasikan dekoron. Nediskuteble Cienfuegos estas unu el la plej bone konstruitaj urboj en Kubo: stratoj larĝaj kaj rektaj, belaj promenejoj kaj parkoj, modernaj kaj antikvaj konstruaĵoj kiuj kongruas kun la ĉirkaŭaĵo. En julio 2005 la urbocentro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko. En decembro 2005 estis ĉirkaŭ 186.644 loĝantoj. La urbo situas je 256 km de Havano, la ĉefurbo de la lando, kaj je 658 km de Santiago de Cuba, la dua plej grava urbo de Kubo.