Cindrulino (filmo de 1950)
Cindrulino | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 4-a de marto 1950 |
Daŭro | 72 minutoj |
Ĝenro | animacia filmo |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Ken Anderson • Ted Sears • Homer Brightman • Joe Rinaldi • Bill Peet • Harry Reeves • Winston Hibler • Erdman Penner |
Muziko de | Paul Smith • Oliver Wallace • Mack David • Jerry Livingston • Al Hoffman |
Ĉefrolantoj | Ilene Woods, Eleanor Audley, Verna Felton, Rhoda Williams |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Honorigoj | Ora Urso |
IMDb | |
Cindrulino (angle Cinderella) estas animata filmo de Walt Disney bazita sur la fabelo de Charles Perrault Cendrillon ou la Petite pantoufle de verre (france Cindrulino aŭ la vitra Pantofleto) kaj sur la fabelo de Jacob kaj Wilhelm Grimm Aschenputtel. (germane Cindrulino) En tiu filmo, la feobopatrino de Cindrulino uzas magian formulon tre malfacile prononceblan: "Salgadu La Menĉika Bu La Bibidi-Bobidi-Bu". Cindrulino iom similas laŭenhave al la germana fabelo Aschenputtel. Sed ankaŭ en aliaj lingvoj ekzistas similaj figuroj, nome en la hispana fabelo Cenicienta, en la itala fabelo La Cenerentola kaj en la rusa fabelo Zoluchka.
En 2002 kaj 2007 la daŭrigoj Cindrulino 2: Sonĝoj iĝas veraj kaj Cindrulino 3: Reen en la tempo aperis.
Intrigo
Post la morto de siaj gepatroj, la filino vivas kun sia duonpatrino kaj siaj duonfratinoj. Sed ŝi estas malamata de ili, kaj devas fari hejman laboron. Ĉar ŝi devas ankaŭ forigi la cindron de la kameno, ŝi estas nomata « Cindrulino ». Unu tagon, ŝi ricevas inviton al granda danco kiun proponas princo, kiu serĉas edzinon, kaj Cindrulino vidas la ŝancon foje senti sin kiel la aliaj knabinoj de ŝia aĝo, kaj kun la helpo de feino atingas iri al la danco kaj enamiĝas al la princo kaj estas feliĉa por ĉiam.
Ĉefrolantoj
- Ilene Woods: Cinderella (Cindrulino, parol- kaj kant-voĉo)
- Eleanor Audley: S-ino Tremen
- Rhoda Williams: Drizella
- Lucille Bliss: Anastazia
- Verna Felton: La Feina Baptopatrino
- William Phipps: Ĉarma Princo (parol-voĉo)
- Mike Douglas: Ĉarma Princo (kant-voĉo)
- Luis Van Rooten: La Reĝo / La Granda Duko
- Don Barclay: Pordisto
- June Foray: Lucifero
- James MacDonald: Gus/ Ĵak / Bruno
- Clint McCauley: Musoj
- Lucille Williams: Perla
- Betty Lou Gerson: Rakontantino
- Claire DuBrey: Aldonaj voĉoj
Kantoj de la filmo
- Cindrulino (Cinderella) – Ĥoro kaj Solistino
- Sonĝo estas deziro farita de via koro (A Dream Is a Wish Your Heart Makes) – Cindrulino
- Ho, kantu, dolĉa najtingalo (Oh, Sing Sweet Nightingale) – Siaj duonfratinoj kaj Cindrulino
- La laborkanto (The Work Song) – Ĵak kaj musoj
- Bibidi-Bobidi-Bu (Bibbidi-Bobbidi-Boo – La feina baptopatrino
- Do tia estas amo (So This Is Love) – Cindrulino kaj la princo
Titolo de la filmo tra la mondo
- Angla : Cinderella
- Araba : سندريلا (Synderylā)
- Bosnia Pepeljuga
- Ĉina : 灰姑娘 (Huīgūniang)
- Ĉeĥa : Popelka
- Dana : Askepot
- Estona : Tuhkatriinu
- Finna : Tuhkimo
- Franca : Cendrillon
- Greka : Σταχτοπούτα (Stakhtopúta)
- Germana : Aschenputtel
- Hebrea : סינדרלה (Synderelah)
- Hispana : La Cenicienta
- Hungara : Hamupipőke
- Islanda : Öskubuska
- Itala : Cenerentola
- Japana : シンデレラ (Shinderera)
- Korea : 신데렐라 (Sinderella)
- Kroata : Pepeljuga
- Nederlanda : Assepoester
- Norvega : Askepott
- Pola : Kopciuszek
- Portugala : Cinderela: A Gata Borralheira
- Rumana : Cenusareasa
- Rusa : Золушка (Zoluchka)
- Serba : Pepeljuga
- Slovaka : Popoluška
- Sveda : Askungen
- Taja : ซินเดอเรลล่า
- Turka : Külkedisi
- Vjetnama : Cô bé Lọ Lem