Claude de Sermisy
Claude DE SERMISY (naskiĝis 1490, mortis 13-a de oktobro 1562) estis komponisto kaj vic-estro de la muzika ensemblo en la Pariza eklezio Sainte-Chapelle.
Li komponis religiajn verkojn kaj franclingvajn kanzonojn.
Multaj kanzonoj de li estis aranĝitaj por voĉo kaj liuto far la Pariza libropresisto Pierre Attaingnant (naskiĝis 1494, mortis 1552).