Codex Alexandrinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Codex Alexandrinus

La Codex Alexandrinus (Aleksandra kodekso) estas malnovtestamenta kaj novtestamenta manuskripto. Ambaŭ partoj estiĝis en la 5-a jarcento.

Ĝi konsistas el 773 folioj (duoblaj paĝoj). Ĝia formato estas 32 cm × 27 cm, la teksto konsistas el 2 kolumnoj kun 49–51 vicoj, 20–25 literoj en ĉiu vico.

Oni konservas paĝojn de ĝi en la British Museum (MS Royal 1. D. V-VIII) en Londono.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj