Kutizo
Cooties (laŭ esperanta prononco, kutiz) estas slanga vorto uzata de anglalingvaj nordamerikaj geknaboj. Ĝi signifas malveran malsanon, kiun ekhavas membroj de la kontraŭa sekso. Oni povas supozeble tiel "malsaniĝi" pro iu ajn formo de korpa proksimeco. Laŭ la infanoj, tiuj kiuj havas tiun "malsanon", povas sin sanigi per elparolado de malgranda poemo.
Eksteraj ligiloj
- Epizodo de la usona bildstria serio Pearls before Swine, en kiu rolas cooties.