Copșa Mică
Copșa Mică [kopŝa mika] (hungare Kiskapus [kiŝkapuŝ], germane Kleinkopisch [klajnkopiŝ]) estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de Târnava Mare sudokcidente de Mediaș. Ĝi estas fervoja nodo.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 956 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 5.332 (rumanoj, 15 % hungaroj, 1,5% germanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estis en 1283. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Kis-Küküllő vármegye). En 1964 oni aligis al ĝi Târnăvioara. Oni konsideras la urbon kiel unu el la plej poluitaj lokoj de Eŭropo pro metalurgio kolormetala.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)