Ĉina korneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Corneta china)
Suonoj

La ĉina korneto (ankaŭ nomata ĉina trumpeto) estas blovinstrumento uzata en la tradicia kuba muziko kaj estas fakte la ĉina istrumento suono (vidu foton supre). Ĝi havas duoblan anĉon kaj estas per tio parenca kun la hobojo kaj la ŝalmo. Ĉinaj enmigrintoj enportis la suonon dum la epoko de la hispana kolonia regado. Ekde 1848 alvenis multaj ĉinaj salajrosklavoj al Kubo, kiuj sumiĝis je kelkaj cent miloj en 1860.[1]

La uzo de la ĉina korneto en la kongao de la karnavaloj de Santjago, komenciĝis per la alveno de la unuaj ĉinaj enmigrantoj sur la insulon. La corneta china fariĝis neforprenebla kaj deviga parto de la santjagaj karnavalaj grupoj, en kiuj ĉiuj homoj dancas tra la stratoj, sekvantaj la sonon de la kongao, kiun estras la ĉina korneto. La uzo de ĉi tiu instrumento ankaŭ eniris en kelkajn formojn de la son. La ludantoj de la ĉina korneto kutime ne estas de ĉina origino aŭ praularo. La stilo de la instrumento pli proksimas al la diatona gamo de la kreola muziko kuba ol al la kvintona gamo propra de la tradicia suona ĉina.

Krom tiu ĉi uzo en Kubo ankaŭ la kanada ĵazo-saksofonisto kaj -flutisto Jane Bunnett uzis la ĉinan korneton en sia muzikistaro de afrikokuba ĵazo.

La ĉina korneto en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Uzadojn de la ĉina korneto en la kubaj karnavaloj kaj en la karnavalaj prezentogrupoj de la ĉina kvartalo de Havano kolektis kaj priskribis la kuba verkisto Daína Chaviano en sia romano La isla de los amores infinitos.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo pri la ĉina korneto. Arkivita el la originalo je 2012-09-04. Alirita 2015-05-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]