Cynewulf (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cynewulf (m. 786) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde 757.

Eble helpate de Aethelbald, reĝo de Mercia, kaj kun la subteno de la konsilio de la regno, Cynewulf detronigis Sigeberht en 757 kaj iĝis reĝo de Wessex. Tiutempe Wessex estis ege sub la influo de Mercia. Tamen pli malfrue la saman jaron Aethelbald estis murdata kaj Mercia suferis pro iom da ĥaoso dum rivaloj luktis por la trono. Cynewulf profitis de tio por sendependiĝi de Mercia, kaj ĉ. 758 li kaptis Berkshire de Mercia.

Dum lia regado oftis milito kontraŭ la kimroj.

Offa, kiu fine iĝis reĝo de Mercia, ankaŭ iĝis la plej potenca reganto de Anglio. En 779 li venkis Cynewulf ĉe Bensington, kaj rekaptis Berkshire, kaj eble ankaŭ Londonon. Tamen ŝajnas ke, malgraŭ la malvenko, Wessex daŭre sendependis.

En 786, ĉirkaŭata de siaj nobeloj, ĉe Merantune, Cynewulf estis surprizata kaj mortigata de Cyneheard, frato de Sigebehrt. Ne certas kie Merantune situis: eblaj lokoj estas Merton (Londono), Marten (vilaĝeto en Wiltshire) kaj loko proksima al Winchester.