DC-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
SR DC3.jpg

La DC-3Douglas DC-3, ĉe la usona aerarmeo C–47, ĉe la usona mararmeo R4D, ĉe la Brita Reĝa Aerarmeo konata kiel Dakota – estis transporta aviadilo, la unua sukcesa publiktrafika aviadilo. Oni uzis ĝin dum la Dua Mondmilito kun eta modifo al armeaj celoj. La unua DC-3 el 1936 estis dumotora monoplano kun sube staranta flugilo. Ĝi povis transporti 21 aŭ 28 pasaĝerojn kaj ĉ. 2700 kg da ŝarĝo. La longo de la avio estas pli ol 19,5 m, la enverguro 29 m.

Meze de la 1940-aj jaroj, en Usono ĉiuj 300 pasaĝer-transportaj aviadiloj – escepte de 25 ekzempleroj – estis DC–3-tipaj. La militajn variojn karakterizis simpleco kaj bona eluzebleco. Oni uzis ĝin por transporto de pasaĝeroj (28), tutarmilizitaj paraŝutistoj (28) kaj vunditoj (18 kuŝlitoj kaj 3 flegistoj), armeaj ŝarĝoj (ekz. du malpezaj ŝarĝaŭtoj) kaj aliaj ŝarĝoj malpli pezaj ol 3 tunoj, kiuj povis trairi la avian ŝarĝejan pordon.

Oni uzis ankaŭ ĝin por transporto de taĉmentoj (C–53), tiro de glisilo kaj eĉ kiel glisavion – sen ĉiuj superfluaj kovraĵoj. Tiukaze ĝi povis transporti 40 tute ekipitajn soldatojn, 465 km/h tir-rapido.

En la civila aviado, la DC–3-n gvidis du pilotoj kaj unu helpisto. Ĉe la militara versio, oni uzis pli grandajn pelilojn kaj uzis trimembran skipon. La rul-ekipaĵo de DC–3 estis entirebla, la direktebla vostrado estis ne-entirebla.

La DC–3 estis ŝatata aviadilo, ĝi facile deteriĝis kaj flugis en alto de 3000 m per rapido de 300 km/h. Ĝia maksimuma flug-alto estis 7000 m, la alteriĝa rapido estis 108 km/h. La atingopovo de DC-3 estis 2400–3400 km.

Oni ĉesigis la produktadon de DC–3 en 1945, ĝis tiam oni produktis 10 926 ekzemplerojn – el kiuj 10.123 aviojn por milita celo. Ĝi estis simple direktebla kaj teknike prizorgebla, facile de- kaj alteriĝa, tre fidebla. Oni uzas ĝin kelkloke eĉ hodiaŭ.