Dawson's Creek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dawson's Creek estas usona televidserio elsendata inter la jaroj 1998 kaj 2003, de la populara ĉeno Warner. La televidserio rakontas pri la vivo de kvar geknaboj kiuj loĝas en la fikcia marvilaĝo Capeside, en la ŝtato Masaĉuseco. Ĝi ankaŭ montras la evoluon de iliaj turbulentaj vivoj, ekde la unuaj jaroj en la gimnazio ĝis la universitato, ampleksigante al ĉiaj dramoj kaj adoleskaj problemoj.

Kevin Williamson (kreinto de la origina teksto) estas la kreinto de la televidserio, en kiu videblas parto de lia vivo kiam junulo, ĉefe en la figuro de la ĉefrolulo. La televidserio konsistas el 6 televidsezonoj kaj "spin-off" el nur ses ĉapitroj.

Roluloj

En la serio ĉefrolas 4 geknaboj en la komenco, Dawson Leery (James Van Der Beek), Pacey J. Witter (Joshua Jackson), Jennifer "Jen" Lindley (Michelle Williams), kaj Josephine Lynn "Joey" Potter (Katie Holmes); al kiuj poste aldoniĝis en la dua sezono Jack McPhee (Kerr Smith) kaj lia fratino "Andie" McPhee (Meredith Monroe) kaj Audrey Liddell (Busy Philipps) en la kvina.

La serio ankaŭ havis grandajn sekundarajn geaktorojn kiuj rolis kiel familianoj kaj geamikoj kiuj eventuale aperis en la epizodoj: Evelyn 'Grams' Ryan (Mary Beth Peil), avino de Jen, Gale Leery (Mary-Margaret Humes), Patrino de Dawson, Mitch Leery (John Wesley Shipp), patro de Dawson, Bessie Potter (Nina Repeta) fratino de Joey, aŭ Doug Witter (Dylan Neal), frato de Pacey inter aliaj.

Eksteraj ligiloj