Deklaro de Korfuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Deklaro de Korfuo estis subskribita la 20-an de julio 1917, dum la unua mondmilito. Ĝi deklaris deziron je kreo de unueca sudslava ŝtato (Serba–kroata–slovena Reĝlando) post la unua mondmilito.

La deklaron subskribis la ĉefministro de la serba registaro (en elmigrado en Korfuo), Nikola Pašić kaj la komisiitoj de la londona Jugoslava Komitato.

La deklaro urĝis establon de konstitucia reĝlando dum regado de la Karadjordjeviĉ-dinastio. Oni deklaris, ke tiu ŝtato garantias samajn rajtojn por la religiaj kaj naciaj grupoj.

La deklaro kondukis al tio, ke la kroatoj pli kaj pli simpatiis al la jugoslava movado kaj la entento ekapogis la jugoslavajn interesojn. Tio antaŭsignis malkonstruon de la Habsburga monarĥio.