Departemento Ankaŝo
Ankaŝo aŭ en hispana Ancash [Ankaŝ] estas regiono de norda Peruo. Ĝi limas kun Departemento La Libertad norde, Huánuco kaj Pasco oriente, la Lima Regiono sude, kaj la Pacifika Oceano okcidente. Ties ĉefurbo estas Huaraz (Waras), kaj ties plej granda urbo kaj haveno estas Ĉimboto. La nomo de la regiono originiĝis el la keĉua vorto anqash (malpezas) aŭ el anqas (blua).[1]
Geografio
Politika divido
La regiono estas dividita en 20 provincoj (provincias, singulare: provincia), kiuj enhavas 166 distriktojn (distritos, singulare: distrito). Ties ĉefurbo estas Huaraz. La provincoj kaj ties ĉefurboj estas la jenaj:
Provinco | Ĉefurbo | Distrikto |
---|---|---|
Aija | Aija | 5 |
Antonio Raymondi | Llamellín | 6 |
Asunción | Chacas | 2 |
Bolognesi | Chiquián | 15 |
Carhuaz | Carhuaz | 11 |
Carlos F. Fitzcarrald | San Luis | 3 |
Casma | Casma | 4 |
Corongo | Corongo | 7 |
Huaraz | Huaraz | 12 |
Huari | Huari | 16 |
Huarmey | Huarmey | 5 |
Huaylas | Caraz | 10 |
Mariscal Luzuriaga | Piscobamba | 8 |
Ocros | Ocros | 10 |
Pallasca | Cabana | 11 |
Pomabamba | Pomabamba | 4 |
Recuay | Recuay | 10 |
Santa | Chimbote | 9 |
Sihuas | Sihuas | 10 |
Yungay | Yungay | 8 |