Dezső Szilágyi (politikisto)
SZILÁGYI Dezső (sila:dji) estis hungara politikisto, ministro por justicafero, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1897) naskita en Nadjvarado la 1-an de aprilo 1840 kaj mortinta en Bp. la 31-an de julio 1901.
Kariero
Dezső Szilágyi fariĝis post siaj en- kaj eksterlandaj studoj advokato, inter 1874 – 89 profesoro pro politiko kaj kriminaljuro en la Universitato de Budapeŝto, de 1871 deputito. De 9-a de aprilo 1889 ĝis 15-a de januaro 1895 li estis ministro por justicafero, inter 1895 – 98 prezidanto de la parlamento. Lia scienca verkaro ne estas tre grava. Li preparis plurajn leĝprojektojn.
Verkoj
- Politikai jegyzetek (I – III., Bp., 1887 – 89);
- Bűntetőjogi jegyzetek (Bp., 1888);
- Szilágyi Dezső beszédei (I – IV., Por presado prizorgis Fayer Gyula-Vikár Béla, Bp., 1906 – 1913).