Dezső Róna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RÓNA Dezső [pr. ro:na] estis hungara kantisto (baso), reĝisoro, teatrestro naskiĝinta en Arad la ? kaj mortinta en Budapeŝto la ?.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Dezső Róna en septembro de 1920 reorganizis en sia naskiĝurbo la teatron. En la unua teatra sezono li prezentis 17 operojn, 43 operetojn kaj 50 prozdramojn (el kiu 19 praprezentaĵoj). En la sekvaj jaroj la koncesion de la urbo gajnis Mihály Szendrey kaj Mihály Fekete. Li nur en jaroj 1934–1936 ricevis denove la koncesion. En 1943 li iris al Pécs kun sia edzino Mici Horváth, kaj 1947–48 li estis gvidanto de la opersekcio de la teatro. Post 1949 li aperis en la teatro Magyar Néphadsereg.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon