Diane Cluck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diane Cluck
diane cluck je 2002
diane cluck je 2002
Bazaj informoj
Naskiĝo
Deveno Usono
Ĝenroj Kantaŭtoro, Kontraŭ-folko, Popolkanto
Instrumentoj Kantado, Gitaro, Piano, ktp.
Aktivaj jaroj 2000 - Estanteco
Eldoninto Memeldonita
Retejo http://dianecluck.info/
vdr


Diane Cluck (daj'an klak) estas usona kantaŭtorino, kiu estas ligita al la Kontraŭ-folko movado.

Ŝi registris ses muzikalbumojn ekde la jaro 2000. Cluck estas konata pro uzi Seagall akustikan gitaron kun kapodastro ĉe la 1a freto, pianon, orgenon, harmoniumon, manfaritan ksilofonon, kaj citron en siaj spektakloj.

Ŝia kanto Monte Carlo aperas en la Rough Trade kompilaĵo Anti Folk Volume 1 en 2001 kune kun aliaj gravaj partoprenantoj de la Kontraŭ-folka movado.

La lasta eldono de Diane, Monarcana, aperis la 10an de Julio de 2006 en la Very Friendly muzikeldonejo.


Diskaro

  • Diane Cluck - 2000
  • Macy's Day Bird - 2001
  • Black With Green Leaves [EP] - 2002
  • Oh Vanille/Ova Nil - 2003
  • Countless Times - 2005
  • Monarcana - 2001-2004, ( eldonita 2006e )
  • Margot at the Wedding" OST 2007- 'Easy to be Around' Trako 13a


Kunlaboroj

  • 'The River' - 2001 - Kun Jeffrey Lewis
  • 'Travel Light' - 2001 - Kun Jeffrey Lewis
  • 'Finish Line' - 2001 - Kun Jeffrey Lewis
  • 'So Not What I Wanted' - Kun Herman Düne
  • 'To Live Like the Boys' - Kun Herman Düne
  • 'Palam & Porom' - 2005 - Kun Toby Goodshank
  • 'Noah's Ark' - kun CocoRosie

Eksteraj ligiloj