Diocezo de Romo
La diocezo de Romo (latine Dioecesis Urbis seu Roma, itale Diocesi di Roma) estas diocezo de la katolika eklezio en Romo, Italio.[1] Ĝia episkopo estas konata kiel la papo, kaj estas la supera pontifiko kaj estro de la katolika eklezio. Establita en la 1-a jarcento, ĝia nuna episkopo estas Papo Benedikto la 16-a, kiu ekoficis post la morto de Papo Johano Paŭlo la 2-a en aprilo 2005.