Diskuto:Buranovo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la ruĝaj ligiloj serioze alvoku je kreo de unuopaj artikoloj pri ĉiuj el la listigitaj vilaĝetoj?

La bulgara vilaĝo havas 148 (!) loĝantojn kaj artikoloĝermojn nur en la bulgara kaj rusa lingvoj; el la pluraj rusaj vilaĝoj krom tiu en Udmurtio (pri kiu ankaŭ ekzistas esperantlingva artikoloĝermo, tute bonveniginda) nur unu plia - tiu en distrikto Kalmanka (plia ruĝa ligilo...) de la altaja regiono - havas minimuman ruslingvan artikoloĝermon (laŭ nuna stato eĉ sen ekzemple indiko pri la nombro de vilaĝanoj), la aliaj rusiaj vilaĝoj ne havas ajnan vikipedian informon eĉ en la rusa, ne menciante iun ajn alian lingvon.

Vidante kiom da grandaj urboj ankoraŭ ne havas esperantlingvan artikolon, mi instigus pensi ĉu ne sufiĉus meti la vilaĝnomajn indikojn sen ruĝaj ligiloj: se iu aldonas esperantlingvan artikolon, tiu ĉiukaze tiam povas krei ligilon de tiu-ĉi listo al la nova artikola teksto. -- Aidas (diskuto) 20:59, 28 Maj. 2012 (UTC)

Espereble pretiĝos [artikoloj pri] ĉiuj vilaĝoj en Bulgario, sekve ne estos tie ruĝaj ligiloj. En Hungario estas preskaŭ 3000 vilaĝoj kaj same pr. 3000 artikoloj. Tio daŭris ĉ. 3 jarojn. --Crosstor (diskuto) 04:26, 29 Maj. 2012 (UTC)

Kuraĝon! Mi vidas ke artikolojn pri plej multaj provincocentraj urboj de Bulgario (kaj samtempe ankaŭ pri la provincoj de la lando) faris Thomas Pusch, en tre laŭdinda peno "plenigi la plej grandan truon" pri politika geografio de Bulgario. Li limigis sin al tio, pluiris al alia "granda truo" en vikipedio kaj ne progresis pluverki pri ĉiuj urboj kaj poste urbetoj kaj poste vilaĝoj de Bulgario... kaj mi bone komprenas lin. Lige al la artikoloj de la Eŭrovido-kantokonkurso 2012, ekestis ruĝa ligilo Buranovo (Udmurtio) kaj Thomas Pusch same bluigis tiun ligilon, ankaŭ laŭdinde (eĉ pli bonvenigindas ke li lige al tio aldone ankaŭ faris ses mankajn ĝermajn artikolojn pri la ĉevolga kaj la aliaj federaciaj regionoj de Rusio, kiuj laŭ mi vere forte mankis...).

Ĉiu artikolo bone verkata en vikipedio bonvenigindas, sed ne nepre helpas premi tion per kreo de ruĝaj ligiloj: Vi mem aludas al tio, ke koncentriĝo pri difinita vikipedia temaro, ekzemple "ĉiuj vilaĝoj de Hungario", ligas multan forton, kaj ja ĝis nun estas pli da vikipediaj temoj ol da vikipediistoj... Tial ĉiukaze mi ne fidas je espero ke mencio de ruĝaj ligiloj pri altajaj aŭ bulgariaj vilaĝoj "aŭtomate" premos kreon de iliaj artikoloj (despli ke pri la altajaj vilaĝoj nomataj "Buranovo" ĝis nun en ĉiuj vikipediaj lingvoj mankas sufiĉaj informoj). Se vi mem volas engaĝiĝi pri tekstoj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Bulgario: Ja tekstoj pri ĉiuj vilaĝoj bonvenas ... laŭ la hodiaŭa stato estas tekstoj pri 41 bulgariaj urboj - se vi aŭ iu ajn volus duobligi la nombron al la 82 plej grandaj urboj de Bulgario, jam estus tute bone. Tradicia proverbo en Barato dialogas: "Kiel oni manĝas elefanton? - Peceton post peceto!" Vikipedio same kreskas peceton post peceto. Sed daŭre mi dirus ke oni ne inflacie dismetu ruĝajn ligilojn, pri kiuj eble jes eble ne iam poste ekestos artikoloj. Amike -- Aidas (diskuto) 11:07, 29 Maj. 2012 (UTC)

Kial vi ne kreas iun el "ruĝaj paĝoj"? Ĉu oni nur ploru, ke estas tro da ruĝaj ligiloj? Se jes, mi povas malruĝigi la paĝon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:14, 31 Maj. 2012 (UTC)