Diskuto:Romaa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Cigana lingvo)

ĉu ne indus konsideri igi "Romaa lingvo" ĉeftitolo de tiu ĉi artikolo? ekzemple en Slovakio ĝi estas nun perceptata kiel "politike korekta" vorto por tiuj ĉi lingvo kaj nacio -- kiel estas en internacia kunteksto? cetere, ĝi kongruas kun la Esperanta principo "nomi nacion kiel ĝi nomas sin mem" (eŭskoj, kartveloj, kimroj, romaoj) 62.131.140.230 17. Nov 2005

Mi pensas, ke la koncepto de "politike korekta" estas iom stranga modo. - Krome la principo nomi laŭ propra lingvo kontraŭas la 15an regulon de esperanto kaj fakte kondukus al formoj kiel ekzemple dojĉo por germano kaj polsko por polo ktp. Do ĝi ne estas tre bone priprensita. Amike --Tlustulimu 14:21, 29. Aŭg 2010 (UTC)
Mi konsentas kun la propono (lasita de anonimulo en 2005 ) ke la titolo estu romaa lingvo. 'Romao' jam eniris Esperanton. Ne temas pri inventaĵo kia "dojĉo". Kaj la vorto "romao" kongruas ku la nomo per kiu tiu etno nomas sin mem. Arno Lagrange @ 17:36, 29. Aŭg 2010 (UTC)

Polurado[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi emas poluradi la artikolon surbaze de la jam menciitan "Kauderwelsch". Se estas aldonaj proponoj pri tio, bonvolu skribi ĉi tien. Kore --Tlustulimu 19:20, 20. Okt 2009 (UTC)

dialektoj[redakti fonton]

Estas multaj diversaj dialektoj, tamen nenio estas menciita pri ili en la artikolo. Ne ekzistas ununura cigana lingvo, kiun ĉiuj komprenas. Bedaŭrinde, mia redakto estis malakceptita. Estas diversaj ciganaj dialektoj kiuj multe diferencas unu de la alia. Iuj estas tiel malsamaj, ke vi apenaŭ povas kompreni unu la alian. Pro la multaj pruntvortoj el la respektivaj lingvoj de la lando. Tre interese legi: Krime-Romaoj dilaketoj [1]

Nalanidil (diskuto) 13:08, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  1. https://www.npage.org/uploads/595c417b6e069ebf3234804d3161320bfefb2d4a.pdf