Diskuto:Dzierżążno (distrikto Tczew)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel kaŝubigi?[redakti fonton]

Strange, ĉu ne, ke la du polaj vilaĝoj Dzierżążno uzas nesamajn literumojn en la kaŝuba (unu havas ą, la alia ã). Mi ne scias kie kontroli la faktojn. --Haruo 13:33, 2 Feb. 2012 (UTC)

Ve, la diferencoj eĉ pli strangas.
Tczewski: Dzér z ą żno (en la teksto) sed Dzér ż ã żno (en la informkesto)
Kartuski: Dzér z ą żno ambaŭloke.
Mi demandos en Facebook. ;-) --Haruo 13:40, 2 Feb. 2012 (UTC)
Vidu polan paĝon pri la vilaĝo. Tie estas skribite: Dzierżążno (kaszub. Dzérżãżno) – wieś kociewska w Polsce ... Petr Tomasovsky 17:47, 2 Feb. 2012 (UTC)
Jes, mi vidas tion, tamen ŝajnas al mi strange kaj eĉ dubinde ke la du kaŝubregionaj Dzierżążno-j (Tczewski kaj Kartuski) uzus saman literumon pole sed malsamus kaŝube, kaj mi eĉ dubis, ĉu kaŝube oni entute uzas la literon ã... tamen ŝajnas ke jes, tiu litero troviĝas en tiu lingvo, do... Bedaŭrinde la kaŝuba Vikipedio ŝajne havas artikolon nur pri "Kartuski" Dzierżążno.
Mi ne miras al tio. Estas pluraj ĉeĥaj aŭ slovakaj municipoj, kiuj en la ĉeĥa aŭ la slovaka nomiĝas same kaj germanoj nomigas ilin diference. Petr Tomasovsky 06:51, 3 Feb. 2012 (UTC)
Mi do korektis la tekston, finfine, fidante vin kaj la polan Wp. --Haruo 17:03, 3 Feb. 2012 (UTC)