Diskuto:Retlernado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:E-lernado)

Mi dubas pri ĉi tiu kvazaŭprefiksa "*e-" (en e-libro kaj e-lerno) rekte prenita el la angla. Ĝi kolizias kun la mallongigo E- signifanta "Esperanto-". Ĉu ne sufiĉus ret- aŭ ciber-?: ciberlibro, ciberlernejo. - jc

Dankon pro via komento. Por mi ĉi-kuntekste la mallongigo "e" signifas elektronike subtenata. Sekvante vian obĵeton oni povus eĉ demandi: ĉu entute necesas tia speciala nocio? Post iom da tempo estos (supozeble) tute normale uzi dum lernado elektronikajn ilojn. Same kiel hodiaŭ neniu speciale mencias la uzon de presitaj libroj, kio tamen antaŭ jarcentoj estis revolucia. Laŭ tiu konsidero la artikoltitolo ankaŭ povas esti "... kaj komputiko". Ret- estas lingve bona, sed respondas nur al parto de la signifo. Ciber- estas prefikso kiu nuntempe ja vere furoras en la itala ("Cyber, prefisso fuori controllo") kaj hispana , kaj en la formo cyber- en la angla ktp., tamen oni kritikas ĝian uzon en tiuj lingvoj, precipe la malklaran signifon de la vorto: jen ni trovas ĝin kiel sinonimon por "ret-", jen ĝi estas uzata "por ĉio ajn kaj nenio" (aŭ kiel skibis italo: "cyber-di-tutto-un-po'"). Ciber- en Esperanto, ĉu ĝi ne konfliktus kun kibernetiko, kiu estas multe pli ofta ol cibernetiko? (Mo)

Ankau mi proponas retlernado, bitlernado...

-- Ankaŭ mi preferas "retlernado" : "ret" nun estas kutime uzata, kiel sufikso, kaj estas aŭde pli klara, ol simpla "e". Nu, mi ĵus kreis paĝon "Retlernado" kiu direktas al "E-lernado", sed miaopinie indus fari inverse : paĝon "E-lernado" kiu direktas al "Retlernado", same kiel ekzistas por "E-poŝto/Retpoŝto" Popolano (diskuto) 12:28, 28 Sep. 2012 (UTC)