Diskuto:Fotogrametrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Fotometrio)

Laŭ NPIV la vorto "fotogrametrio" havas nur unu "m". Kvankam el la greka etimologio la duobla "m" en "fotogram-metrio" estas pravigebla, ne ŝajnas al mi bone enkonduki en Esperanton novajn radikojn kun duoblaj konsonantoj. La vorto ja ne estas kunmetita el esperantaj radikoj: "fotogramo" kaj "metrio" miascie ne ekzistas, kaj kvankam la radiko "fot" ja rilatas al la temo, la radiko "gram" certe ne.

Mi proponas ŝanĝi al la NPIV-a ortografio. – Umberto 16:29, 21. Dec 2008 (UTC)


"Fotometrio" kaj "Fotogrametrio" (aŭ "Fotogramometrio" se oni konsideras ke gramo signifas, laŭ la greka lingvo, malgrandan aĵon) estas du tute malsimilaj nocioj. La unua estas energimezuro de videbla radiado, dum la dua estas geodezia mezurado per fotoj. Oni devus krei du malsimilajn artikolojn. - Cornueto, 25-an marto 2010.