Diskuto:Kazo (gramatiko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Gramatika kazo)

Ĉu "inkoativo" estas kazo? Mi supozis, ke ĝi estis verba aspekto. Mi serĉis en Google por kaj "inchoative case" (apenaŭ io ajn) kaj "inchoative" (multaj, ĉiuj el la supraj pri verba aspekto) kaj "inkoativo" (2 veraj rezultoj, unu ĉi tiu paĝo, unu en Ido). --Jim Henry 21:20, 30. Jul 2004 (UTC)

Enkonduko kaj etimoligio[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus aldonis enkondukan parton kaj informojn pri la etimologio laŭ la suprasoraba vikipedio. Kore --Tlustulimu 15:19, 22. Nov 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉu ni eble ŝanĝu la liston en tabelon laŭ la suprasoraba kaj germana artikoloj? Se jes, mi aranĝos tion. Kore --Tlustulimu 09:22, 23. Nov 2008 (UTC)