Diskuto:Helico (matematiko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenas min, ke la matematika, teĥnika, botanika, optika, elektromagneta, koordinatsistema kaj eble pliaj difinoj de "dekstruma" helico ne egalas. Ni diskutis la aferon dum la revizio de PIV en 1999 (se mi bone memoras) pri la botanika senco de "dekstruma". Mi konstatis, ke en diversaj nacilingvaj flaŭrolibroj la difinoj ne kongruas. La reviziaj respondeculoj decidis ŝanĝi la botanikan difinon, por ke ĝi kongruu kun la teĥnika difino. Rimarko pri la malnova latina difino estis aldonita. Vidu http://vortaro.net/#dekstruma

Dum niaj diskutoj en 1999 ni pripensis, ĉu korktirilo estus taŭga referenco, sed ni fakte ne certe sciis, ĉu ĉiuj korktiriloj estas dekstrumaj. Mi opiniis klara difino tiun de "dekstruma" en la enciklopedio Winkler-Prinz "dekstruma estas helico, kiu estiĝas, kiam punkto moviĝas de xmontrilo de horloĝo al ties montroplato".

Se ne eblas unuigi la difinojn en la diversaj fakoj, almenaŭ indas aldoni rimarkon al la artikolo.