Diskuto:Kanono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kanono (pafilego))

Fine bona artikolo. Dankon, Verdulo. Petro 20. Feb 2006 19:21 (UTC)

Ĉu la ĉinoj inventis kanonon? Certe ili inventis pulvan armilon, sed kiu ne estas ferma tubo, sed speco de larĝa ujo nomata "bombarda" en multaj lingvoj. Tiuj ujoj alvenis al Eŭropo eble per turkoj, kaj post, jam en Eŭropo, ili evoluigis al tubaj kanonoj. Roberto 20:44, 20. Feb 2006 (UTC)

Bombardilo (france: bombarde) estas frua tipo de kanono ĉar mi ne trovis la vorton en la PIV 2002 mi libere tradukis ĝin al bombardilo.--Verdulo 18:25, 21. Feb 2006 (UTC)

Mia lingvosento povas akcepti la vorton bombardilo, se oni povas rapide pafi per tia kanono, unu post la alia. Rapidpafa kanono? Ĉu ĝi havas ian ajn karakterizaĵon, diferencon de la aliaj kanonoj? Narvalo 18:43, 21. Feb 2006 (UTC)

Nu, ni nun vidis la foton. ĉu kurt-tuba kanono? Narvalo 18:46, 21. Feb 2006 (UTC)

Laŭ mi la vorto bombardi (= bombadi) devenas etimologie de la franca vorto "bombarde". Mi tradukis artikolon pri la bombardilo Verdulo 18:18, 22. Feb 2006 (UTC)