Diskuto:Frankfurta kolbaso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kolbasobulko)

Kia la malsamo de hotdogo al kolbaseto? Ĉu ne estas pli bone simple meti tion informojn en artikolo pri kolbaseto? Roberto 20:06, 23. Nov 2005 (UTC)


Hotdogo estas varm(eg)a kolbaseto (ĝenerale kun bulko) de speciala tipo ekz. frankfurta dum kolbaseto povas estis ĉiu ajn tipo ekz. salama, tripa, sanga k.t.p. Verdulo 19:18, 25. Nov 2005 (UTC)

Mi pensas ke -et sufikso ne estas simpla sinonimo de "malgranda", same kiel -eg ne estas simpla sinonimo de "granda". Pordego ne estas simple "granda pordo", nazego ne estas "granda nazo", sed "besta nazo", simile, kolbaseto ne estas "malgranda kolbaso". Ne ĉiuj malgrandaj kolbasoj estas kolbasetoj. Kolbaseto tradukas la franca "saucisse", portugale "salsicha" sed ankaŭ estas fr. "saucisson", pt. "salsição" (en la franca -on kaj en la portugala -ão estas -eg) do, ni havus "kolbasetegon". Alie mi vidas en usonaj filmoj homoj nomi "hotdog" eĉ nekuiritaj kolbasetoj. Roberto 15:00, 26. Nov 2005 (UTC)


Ĉu vere ekzistas hotdogo sen bulko?

Frankfurta kolbaso Ne estas hotdogo (aŭ inverse)[redakti fonton]

En Francio, ekzistas du apartaj terminoj : "Frankfurta kolbaso" kaj "Hotdogo" kiuj ne egalas unu la alian. Ekz. oni manĝas Frankfurtajn kaj aliajn kolbasojn kune kun saŭrkraŭto, dum hotdogo estas (ĉu Frankfurta?) kolbaso enŝovita en panon --Dominik 04:39, 17. Sep 2009 (UTC)