Diskuto:Zono de Kuiper

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kujper-zono)

Mi kompreneble respektas, ke Vikipediisto:Ingolf ŝanĝis la nomon (bendo → zono), argumentante, ke "ŝajnas al mi ke zono (belt, gürtel...) estas pli kutima ol bendo (ribbon, band...) ne nur en la internaciaj vikioj sed ankau en niaj paĝoj". Tamen la vorto "bendo" havas du avantaĝojn:

  1. "zono" (PIV: strio el ŝtofo…) estas afero esence dudimensia; rilate al la sunsistemo tio signifus, ke ĉiuj objektoj en la Kujper-"zono" havus la saman sundistancon (sed eble malsamajn inklinaciojn). Kontraŭe "bendo" havas (ankaŭ) la signifon "dika ringo ... ĉirkaŭanta radon" (pneŭmatiko). Ĝuste tiu formo de dika ringo multe pli konformas al la reala formo de la Kujper-bendo.
  2. La esprimo "Kujper-bendo" ebligas uzi la tre forte enradikiĝintan anglan mallongigon KBE.

Ĉu "Kujper-zono" vere estas tiom uzata, ke eblas nomi ĝin "kutima"? Aisano 13:27, 3. Dec 2006 (UTC)