Diskuto:Tetrapodoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kvarpieduloj)

Kiel ĝi povas esti klado kaj ne inkluzivi ĉiujn mamulojn. Laŭ mi ne multe senchavas. Ĝi estas aŭ klado kaj inkluzivas ĉiujn aŭ ĝi ne estas klado. Ĉio nun sugestas ke 'kvarpiedulo' egalas 'tetrapodo', ne 'quadrupedum' (termino laŭ mi apenaŭ konata). Miĥil 22:02, 16 Jun. 2011 (UTC)

Mi riparis per forigo de la babilado pri 'quadrupedem' kaj 'tetrapoduloj' kaj tia ĉi fuŝado, kaj alinomigis la artikolon al 'tetrapodoj'. Tia kategorio jam ekzistis, do ŝajne jam ekzistas la komunopinio ke tiel ili nomiĝu. Mi ne multe ĝojas de tia kompleta cedo al sensignifaj latinradikoj, sed mi agnoskas la fakton. Miĥil 06:31, 21 Jun. 2011 (UTC)