Diskuto:Leteo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Leto (rivero))

Pri Leto / Leteo[redakti fonton]

Ambaŭ formoj troviĝas en NPIV, sed NPIV preferas la formon Lete/o:

Lete/o Unu el la riveroj de infero […] [1]
Let/o = Leteo. [2]

La formo Leto estas Zamenhofa, ĉar ĝi troviĝas en La rabistoj:

“En la Leto dronos via amo.”

Tiu formo ankaŭ troviĝas en poemo de Gafur Gazizi:

“Sed ŝin potenco de jarcentoj / ne pelas droni en la Leto,” [3]

Mi ne povis trovi aliajn ekzemplojn.

Tamen, la formo Leteo ŝajnas pli vaste uzata.

Ktp.

Krome, la formo Leteo estas malpli ambigua, pro evito de konfuzo kun aliaj Letoj (inkluzive de la mitaj rolulinoj). Osteologia (diskuto) 23:30, 28 maj. 2020 (UTC)[Respondi]