Diskuto:Lingvistiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Lingvoscienco)

Laŭ mi la temo la akĉento devas esti ene de la Fonologio. FR


Oni mistere kaj senklarige ŝanĝis diversajn instancojn de "lingvistiko" al "lingviko", kiu estas preskaŭ neuzata kunmeta formo. Mi restarigas la kutiman vorton. --Brion VIBBER 00:25, 18. Nov 2002 (UTC)


Ne estas ĝuste, ke "lingviko" estas preskaŭ neuzata formo. Efektive sufiĉe multaj ĝin uzas. Mi tamen rekomendas la rektan kaj senartifikan kunmetaĵon "lingvoscienco", kiun cetere la Nova PIV donas kiel difinon kaj de "lingviko" kaj de "lingvistiko". Bertilo WENNERGREN

Almenaŭ rete, "lingvistiko" restas pli ofta ol tiuj du la aliaj kune:

En soc.culture.esperanto:

Certe estas laŭ mi sensence ŝanĝi ĉiun instancon de la plej ofta termino "lingvistiko" je multe malpli ofta kaj strangaspekta "lingviko" (eĉ en la hejmpaĝoj de aliaj vikipediistoj!) "Lingvoscienco" eble estas pli subteninda pro klareco/travidebleco. --Brion VIBBER

  • Mi konsentas. "Lingvistiko" estas tute normala vorto (eĉ Zamenhofa). Povas esti, ke "lingviko" (kun neoficiala kaj malofta sufikso IK, kiun malmultaj konas) iam fariĝos pli ofta. Eble tiam oni povos ŝanĝi al "lingviko" en la Vikipedio. Sed dume prefere la Vikipedio estu iom singarda kaj konservema. Laŭ mi enciklopedio ne estas la ĝusta loko por provi popularigi tiajn vortojn. En tiaj okazoj en enciklopedio oni prefere restu ĉe la konservema flanko. Efektive mi preferus "lingvoscienco", kiu ĉiuokaze estas tute senriska vorto, kaj pli klara eĉ ol "lingvistiko". Sed mi ne protestas, se ni restos ĉe la normala "lingvistiko".

Mi uzas, ekzemple, Ekonomikon, sed Lingviko ŝajnas al mi volapukaĵon, ĉar ne estas tiel facile internacie rekonebla kiel Lingvistiko. Alie, Ligvoscienco NE ESTAS LIGVISTIKO! aŭ pli bone, estas multaj lingvosciencoj, lingvstiko estas nur unu el ili! Ekzemple, estas Parol-Etnografio, Sociologio de Lingvo, Neŭrolingvistiko, ktp. kiuj estas rigardataj ne kiel aroj de Lingvistikoj, sed paralelaj Ligvosciencoj.Roberto 03:32, 24. Mar 2005 (UTC)

Tamen "lingvistiko" same kiel "lingvoscienco" estas termino, kiu kovras ĉiujn ĉi subfakojn. Ĉiuj menciindaj fontoj (PIV, ReVo, Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado)

konsentas pri la samsignifeco de "lingvistiko" kaj "lingvoscienco". Ĉar la plej multaj kundiskutintoj (kaj ankaŭ mi) preferis "lingvoscienco" al "lingvistiko", mi nun ŝanĝas la titolon al "lingvoscienco". Marcos 11:05, 17. Aŭg 2008 (UTC)


ĉu estas bona kialo por la manko de majuskloj en ĉi tiu artikolo? ĝi estas tre agaca, kaj aldonas nenion al la signifo. ĉu ne? amike, --Le Hibou 02:55, 24. Mar 2005 (UTC)

Kia stranga la manko de majuskloj! -- Dominiko Tue Sep 20 11:53:54 UTC 2005

Mi majuskligis la minusklojn, ĉar neniu apogis ilin. Le Hibou 13:43, 20. Sep 2005 (UTC)

Ne kompreneblas jenan frazon el la enkonduka sekcio, tria paragrafo:

La studo de lingvosignifo, aliflanke, interkonsentoj kun kiel lingvoj ĉifras rilatojn inter entoj, trajtoj, kaj aliaj aspektoj de la mondo por peri, procezi, kaj asigni elvokivon, same kiel por administri kaj solvi ambiguecon.

Kie oni atendas verbon, male troviĝas substantivo, ĉi-supre dikigita. Kie do estas la ĉefverbo? Nenie. --Thnidu (diskuto) 07:33, 5 Jan. 2015 (UTC)