Diskuto:Listo de landoj laŭ MEP por kapo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Misuzo de la prepozicio "po"[redakti fonton]

En la titolo estas misuzo de la prepozicio po. Normale post tiu prepozicio estas numeralo aŭ kvanto. Mi do proponas la du sekvantajn alternativojn: "Listo de landoj laŭ MEP je kapo" aŭ "Listo de landoj laŭ MEP pokape" (ne po kapo). Kiu konsentas (aŭ ne) kun mi?--DidCORN la 11-a de oktobro 2017, 19:19 (UTC)

Post cerbumado, mi vidis ke "pokape" rilatus al ripetita agado, kio ne taǔgas ĉitie pro la fakto, ke MEP varias ĉiujare. Finfine mi do proponas la alian titolon: "Listo de landoj laŭ MEP por kapo".--DidCORN la 19-a de oktobro 2017, 10:19 (UTC)
Farite pro neniu kontraŭdiro dum unu semajno.--DidCORN la 27-a de oktobro 2017, 07:19 (UTC)