Diskuto:Miensimbolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Mieno)

Mi preferus alian titolon Tajpa mieno,miensimbolo,.... Mieno estas tro ĝenerala. -- :) 02:26, 26. Aŭg 2003 (UTC)

Hm. Mi baptis la paĝon laŭ listo prikomputilaĵa de Bertilo WENNERGREN. Sed bonvolu ŝanĝi! Eble Mieno (tajpado) kontraste al Mieno (vizaĝo)?

Bab 17:22, 26. Aŭg 2003 (UTC)

Mi emas miensimbolon. Mieno estu la ĝenerala homa (aŭ simia) vizaĝo kiel komunikilo. -- :)

Kion vi pensas pri tio simbolo: ÷~) ?

Emocisigno[redakti fonton]

Mi havas proponon renomi tiun teruraĵon «miensimbolon». La vorto «emicisigno» miaopinie estas la plej oporutna tiuokaze, ĉar la emocisigno povas esti ne sole vizaĝo aŭ mieno, sed ankaŭ, pardonu, pugo aŭ tute ne homero (demandsigno ks). — Wolliger Mensch 12:07, 29. Sep 2007 (UTC)