Saltu al enhavo

Diskuto:Oskar-premio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Oskaro)
Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

"Oskaro" ne estas premio, estas la *kromnomo* de premio "Academy Award". Mi pensas ke la plej bona afero por fari estus anstataŭigi ĉi tiun tekston per plusendilo al "Akademia Premio", kiu jam ne ekzistas sed estontece ekzistos. Kiel ĝi nun estas, ĝi estas "stub" artikolo kaj neniel domaĝus forigi la enhavon. --- Pardonu, antaŭa komento estis de mi. Mi forgesis ensaluti. - Kriĉjo 19 feb. 2003


Mi tute aprobas. Bertilo WENNERGREN 20 feb. 2003

Mi tamen malkonsentas. La plejmulto de neanglalingvaj versioj uzas la nomon de la Oskaroj kiel titolo. Premioj de Akademioj estas multaj, kaj ĉiukaze oni pli bone precizigu.--Tonyo 21:02, 8. Mar 2010 (UTC)
Mi tute samopinias kun Tonyo, kaj mi supozas ke ankaŭ plej multaj aliaj vikipediaj uzantoj tiel penas, ĉar pli ol 22 jarojn post la plendo de Kriĉjo la teksto daŭre estas sub la titolo "Oskar-premio". Kaj tion subtenas la konsento de PIV 1970, ke "Oskaro" estas ne nur vira persona nomo sed ankaŭ la nomo de la statuetoj de la "Akademia Premio" (PIV 1970, p. 776), konfirmita ankaŭ en PIV 2020, redaktita de Bertil Wennergren. Se estas konsento ke Oskaro estas la personigo de la premio, la vojo al formo "Oskar-premio" estas minimuma. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 24 apr. 2025 (UTC)Reply

Dosiero malaperinta

[redakti fonton]

Kio okazis pri Dosiero:Oscar-academy-award-free.png? Sj1mor (diskuto) 09:24, 21 apr. 2025 (UTC)Reply

@Sj1mor: Ĝi evidente estis buĉita en la komunejo de iuj hobiaj juĝistoj kiuj timas ke ĉiu aperigo de la statueto estas kopirajta krimo. Sed ankoraŭ estas alternativaj bildoj. Sed mi damne ne trovas la lokon, kie la dosieronomo stokiĝas en {{informkesto filmo}}. Vidu mian demandon al Tlustulimu hodiaŭ vespere. Sed mi daŭre zorgiĝas ĉar kolego Tlustulimu post la 25-a de marto nur faris 2 redaktetojn komence de aprilo, kaj ekde la 9-a de aprilo tute malaperis... Salutas ThomasPusch (diskuto) 20:29, 24 apr. 2025 (UTC)Reply