Diskuto:Pittsburgh

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pitsburgo estas la pli uzata nomo por ĉi tiu urbo. Ĉu mi rajtas ŝanĝi? --Chuck SMITH

"Pitsburgo" estas simpla eraro (eĉ se ĝi aperas en PIV). Ial PIV konsentas kun mi, kiam temas pri "tsetseo", kiun ĝi prave nomas "misskribo de 'ceceo'". Kial ĝi ne simile traktas "Pitsburgo" ("misskribo por 'Picburgo'") estas al mi mistero. "ts", "tŝ" kaj "dĵ" aperu nur en kunmetaĵoj ("petskribo", "retŝalo", "kasedĵurnalo"). Ene de radikoj estu "c", "ĉ" kaj "ĝ". (Aŭ ĉu iu celas, ke "Pitsburgo" sonu alie ol "Picburgo"?) Bertilow 17:56, 6. Jun 2003 (UTC)
La problemo estas ke la Pitsburganoj pensas ke Picburgo estas malbela kaj eĉ nerekonebla! Tio laŭ mi estas grava kialo por ŝanĝi ĝin... alikaze, ni parolu Volapuk. ...kaj tamen aperas tiel en PIV. Mi parolis kun Pitsburgano hieraŭ kiu malamegas la nomon "Picburgo" kaj mi konsentas kun ŝi estinte Pensilvaniano. --Chuck SMITH
Mi povas imagi, ke la Ĉikaganoj povus alveni al la ideo, ke "Ĉikago" estas malbela kaj eĉ nerekonebla. Ĉu tio estus kialo por ŝanĝi al "Chikago"? La deziroj de la lokanoj devas tamen resti ene de la limoj de la reguloj kaj principoj de Esperanto. Laŭ mi, se ili ne ŝatas la formon "Picburgo", ili uzu "Pittsburg". Bertilow 12:18, 8. Jun 2003 (UTC)
Chikago estas ege malbela.  :-( Ĉiam kiam mi vidas Picburgo, mia cerbo vidas "Piĉburgo"... Ĝi estas literumita Pittsburgh en la angla. Kial vi proponas Pittsburg? --Chuck SMITH
Jes, Chuck, la lasta kialo estas vere grava, mi ankau pensas pri Piĉburgo kaj oni ne vere faru tion... Laŭ mi, kaj mi vivas ĉi tie en Pitsburg, aŭ Pittsburgh, ni faru ĝin eĉ Pittsburgh en Vikipedio ĉar eble ne ĉiuj konas la espertigitaj versioj de tiu ĉi urbo. Precipe kiam eĉ ni ne povas havu unu opinion pri la Esperanta versio de ĝi. Oni povas aldoni (elparolu: "Pitsburg")sed gravas ke homoj trovu Pitsburgon en la reto tra serĉiloj, ĉu ne? --Diana
Mi simple misskribis "Pittsburg" anstataŭ "Pittsburgh". Se oni volas, ke la Esperantigita formo sonu kiel "Picburgo", tiam oni devas ĝin skribi kiel "Picburgo". Ne ekzistas akceptebla kialo por skribi iujn "c"-sonojn (ene de radikoj) kiel "c", sed aliajn kiel "ts". Tio malreguligus la Esperantan skribon (oni devus lerni parkere, kiuj "c"-sonoj skribiĝu per "c", kaj kiuj per "ts"). Se oni volas neregule skribitan nomon de Picburgo, oni restu ĉe la Angla formo. Bertilow 19:09, 9. Jun 2003 (UTC)
Do, mi proponu ke ni ŝanĝu la titolon de ĉi tiu artikolo al Pittsburgh. Ĉu akceptita? --Chuck SMITH
En ordo por mi. Temas pri urbo, por kiu oni ne nepre devas uzi Esperantigitan nomon. Efektive ne ekzistas urboj, por kiuj tio estas vere nepra. Mi apenaŭ iam nomas mian loĝurbon per Esperanta nomo, kvankam mi estas sufiĉe ema je Esperantigitaj propraj nomoj. Bertilow 12:16, 19. Jun 2003 (UTC)

Mi ekverkis la artikolon uzante la nomon "Picburgo", precipe ĉar la nomo elparoliĝas kiel Pitts-burgh, ne kiel Pitt-sburgh. Mi estas loĝinto de tiu loko, sed laŭ mi, lokano ne havas pli valoran opinion. (Laŭ mia memoro, Bertilo ne estas la fonto de "Picburgo", sed iu antaŭ jarcento. Mi ne havas citeblan libron en miaj manoj, do mi ne memoras la nomon de tiu, kiu tiel skribis.) Se oni volas plendi pri "Piĉburgo", estas multegaj aliaj priplendindaĵoj en Esperanto kaj en ĉiu lingvo. Precipa kialo de mia neuzo de Vikipedio estas sensencaj bataloj pri nomoj kaj fortaj malkonsekvencaj opiniemoj. --Benĉjo STEVENS

Helpu min redakti, mi petas.[redakti fonton]

La paĝon havas erarojn kiuj mi ne povas redakti.

Mia komputilo metis erarajn ĉe kelkaj partoj de la paĝo, kaj ĉiutempe mi provis ŝanĝi tiun paĝon, ĝi eraris.

Mi estas kompreneble konfuzata.