Diskuto:Pompeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pompejo)

Karaj, mi denove havas kritikaĉon. Pompejo (itale: Pompei) estas laŭ PIV urbo detruita de erupcio de Vezuvio en 79; la generalo kaj regnestro Pompeius laŭ PIV devas esti Pompeo. Do, se neniu protestas (eble estas aliaj fontoj, kiuj atestas ke mi malpravas??), mi post kelkaj tagoj ŝovos la enhavon de Pompejo al Pompeo, korektos ĉiujn ligojn al tiu ĉi paĝo, kaj pri Pompejo mi verkos novan artikolon. (Pasintjare mi fakte vizitis tiun ĉi ege interesan lokon ...) Amike, --Unukorno

En la hispana multege da vortoj latindevenaj kun la fino -us havas finon -o (templus-templo) Pompeius havas la finon -us kaj la radiko pompei- , do la nomo laŭ mi devas esti Pompejo, ne gravas ke la urbo nomiĝas same.

Gugloserĉo montras plejparte kiel Unukorno rekomendas. Jen la nura kontraŭekzemplo kiun mi trovis: 'Pompejo' uziĝas por la ĝeneralo en la traduko de Julio Cezaro de Ŝekspiro. --Brion VIBBER

Mi denove ne konsentas kun la reto-serĉo, la korekteco ne dependas de la plimulto, mi opinias ke ni devus konsulti la Akademion de Esperanto, ni ja havas ĝin, ĉu ne?Fabio Alonso Ruiz Ortega

Mi rekomendas la latinigon "Pompeius". La emo de la vikipedio estas al la plej aŭtenika latinigo: Ejnstejno-> Einstein, Darvino->Darwin, Hindio -> Barato, ktp. Sed la artikolo devas esti trovebla per "Pompejo" kaj "Pompeo". --Stefano KALB


Mi jam (iom perforte) movis la artikolon, kaj korektis. La nomo en Esperanto estas "Pompeo". Tio estas fakto, kaj ni ne havas ion por diskuti. Bertilow 17:23, 19. Mar 2003 (UTC)