Diskuto:Latinida lingvo
Mi opinias ke ĉi tiu paĝo plenas je antaŭjuĝoj kaj ideologiaĵoj:Ekzemple, vi sugestas, ke estas 47.5 milionoj da francoj en la mondo, sed nur la loĝantaro en Francio pli mombras ol 61 milionoj. Kien iris la ceteraj? Eble vi konsideras ke la enmigrintoj en Francion ne havas rajton nomi sin 'francaj', same okazas al tiuj parolanta okcitanan, ktp. Kiun kriterion oni uzas por klasifiki la homojn? Simile oni povas diri pri la hispanoj, ĉi artikolo neglektas la fakton, ke aliaj lingvoj estas parolataj en tiu lando, aŭ ŝtato, se vi preferas. Por ekzemplo, en usono estas multaj meksikandevenaj homoj kies gepatra lingvo estas ne la angla, estus ja eĉ rasisma nei ke ili estas usonanoj (kiel en alia vikipedia artikolo)same direndas pri la franca komunumo en Nov-Orleans. Pri katalunoj oni denove eraras, oni forgesa ke ĉirkaŭ duono el la katalunoj havas alian gepatran lingvon (hispana/kastilia aŭ franca) Neglekton similan vi umas rilate al kolombianoj, gvatemalianoj, ktp. La artikolo tute forgesas ke estas indiĝenaj popoloj en tiuj landoj kiuj parte povas konservi sian lokan lingvojn (kun radikale malsama kulturo)
Korajn salutojn
Senetnulo
Komencu diskuton pri Latinida lingvo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Latinida lingvo.