Diskuto:Petro (apostolo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sankta Petro)

La artikolo asertas, ke ĉe rivero Tibero troviĝas loko kun surskribo "LOCUS UNDE BAPTIZAVIT SANKTI PETRI". Tio estas fuŝa latino, kaj mi ne sukcesis trovi fidindan fonton pri io simila. Ekzistas tamen la "hipogeo de Via Livenza" en Romo, kiun oni nomas "ad nymphas Beati Petri, ubi Petrus baptizavit" (je la nimfoj de beata Petro, kie Petro baptis).

Estus dezirinde aŭ subteni la citaĵon de la artikolo per fonto-indiko, aŭ forigi ĝin.

Ismo 22:33, 4. Mar 2005 (UTC)