Diskuto:Plejnkanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Simpla kanto)

Eble la enkonduko de la novismo plejn estas diskutinda, ĉar la angla esprimo "plain", sur kiu ĝi bazigas, signifas pli-malpli "ordinara". Mi ne estas fakulo pri muziko, sed ĉu ne eblas trovi esprimon surbaze de la ekzistanta vortmaterialo? Pretere, la angla vikipedia paĝo pri "en:Gregorian chant" diras, ke "plainsong" kaj "Gregoria ĉanto" estas la sama afero, kaj ĉi-lasta artikolo diras same en Esperanto. --Ismo 23:51, 30. Jan 2005 (UTC)

En ĉiutaga uzado gregoria ĉanto kaj plejnkanto povas esti uzataj egale, sed pli strikte plejnkanto estas supernocio de gregoria ĉanto (alia notinda speco de plejnkanto estas ambrozia ĉanto), kaj ĉanto estas supernocio de plejnkanto (ekzistas ĉanto ankaŭ ekz-e en tibeta budhismo). Tamen mi principe konsentas, ke ne estus inde enkonduki la vorton plejnkanto (ĝi ja estas stranga). Mi ĝin uzis ĉar ĝi troviĝas en PIV (kiel referenco en la difino de ĉanto) kaj en iu Esperanta-ĉeĥa vortaro. Se ĝi estas jam enkondukita, ŝajnas al mi utile klarigi ĝin en la Vikipedio. Kion vi opinias? --znusgy 02:46, 31. Jan 2005 (UTC)
Vi pravas; mi nun vidas, ke en PIV2 "plejnkanto" eĉ troviĝas kiel propra kapvorto. Pretere, mi admiras vian vikipedian laboron; ne nur pro via multaj kaj evidente spertaj kontribuoj, sed ankaŭ, ĉar vi tre zorgas pri viaj gramatiko kaj vortuzo, kion bedaŭrinde ne faras ĉiuj vikipediistoj. Salutojn, --Ismo 21:46, 3. Feb 2005 (UTC)